Rubajato de Omaro Kajamo. Tradukita de Ben Elmy. Published in “The Esperantist“, vol 1, 1904, nr. 7, pp.
Also in: John Pollen. Omar Khayyám, 1915.
Potter 569
Vekiĝu! Jen, la suno jam forpelas
Stelojn kaj nokton; el ĉiel’ akcelas
Radi’ unua, kaj per sia brilo,
La turo de l’Sultano alte helas.
Dum el mallum’ kreskadis taga pleno,
Aŭdiĝis voĉ’, plendante pri deteno,—
“Dormulo, kial vi ekstere restas? |
En templo jam atendas la festeno!”
La kok’ ekkrias; ĉiuj en akordo,
Ekpetas, “Malfermata estu pordo!
Ni povas resti iom nur da tempo,
Nek plu vidiĝos ĉe la tera bordo!”
Printempo, la naskiĝo de novjaro!
Revivas nun la juna deziraro;
Sed homo pensa pace nun foriĝas,
Ĉe freŝaj blankaj floroj de l’kamparo.
Iram’ pereis, vere, kun jasmeno,
Sed restas lag’ alia, kaj ĝardeno;
Se vazon de Jamŝid’ ne plu ni vidas,
En vino brilas ĉiam la rubeno.
David’ silentis; sed, per voĉo klara,
Al rozo pepas najtingalo kara,—
“Vin’ vin’ vin’ vino, ruĝa ruĝa vino!”
Kaj roz’ ruĝiĝas, en respond’ neŝpara.
Plenigu vazon; ĉe printempa festo,
Bruliĝu ĝoje vintra pentovesto;
Mallongan vojon havas tempobirdo
Por flugi, kaj rapidas al la nesto.
Ĉe urbaj aŭ ĉe kampaj societoj,
La vin’ de vivo falas per gutetoj;
Simile, kvazaŭ floro kadukanta,
De vivo falas vice folietoj.
Mil rozoj, oni diras, venos morgaŭ;
Sed kien iris rozoj de hieraŭ?
Monato sama, rozojn alportante,
Jamŝidon prenos, Kajkobadon ankaŭ.
Nu; prenu ĝi, do, ilin! Kial ni
Pri Kajkobado zorgos? Tie ĉi,
Rustum’ kaj Zalo ne pli grave estas
Ol la vespermanĝad’ al vi kaj mi.
Ripozu ni ĉe tiu ĉi herbejo,
Ĵus inter la dezerto kaj plantejo;
Neniel je Sultan’ aŭ sklavo pensu,
Kaj lasu la Mahmudon al reĝejo.
Versolibret’ sub arbo tie ĉi,
Kruĉo da vino, pano nur, kaj vi,
Kantante dolĉe en dezerto, jen!
Dezerto estus Paradiz’ por mi!