Iaj Rubaijat de Omar Hajjam de Nasapur. R.H. Gehegan
In: Amerika Esperantisto vol. 4, nr. 4, Nov. 1908, p. 93-94
Vekiĝu!—ŝtonon ĵetis jam maten’
En nokto-pelvon; steloj kuras for;
Jen orient-ĉasist’, per luma brid’,
Tureton altan kaptas de sultan’.
Revinte, sub matena ĉiel-ruĝ’,
Mi aŭdis voĉon ene de drinkej’:
“Vin levu; tuj plenigu vazon, ĉar
Sekiĝos en ĝi ŝata viv-likvor’.”
Dum kantis kok’, starantoj apud pord’
Ekkriis: “Do malfermu; nia halt’
Mallonge daŭras; eble tien ĉi
(Vi konas) venos ni neniam re.”
Malnov-dezirojn vekas nova jar’,
Pensem-anim’ sin tiras for de mond’,
Al kie elas blankan manon branĉ’
Moisan, kaj Mesian spiron ter’.
Kun plen-rozaĵo pasis jam Iram’,
Sep-ringa vazo pasis de Ĝamŝid’;
Ankoraŭ donas rubenaĵon vin’,
Ankoraŭ floras ĉe river’ garden’.
Ŝlositaj estas lipoj de Daŭid’,
Sed per pralingva dia: “Vin’, vin’, vin’,
Ruĝ-vin’!” al rozo plendas najtingal’,
Por ke pal-vangon ekruĝigu ŝi.
Pokalon do plenigu; ĵetu for
Pent-veston vintran al printempa fajr’;
Al temp-bird’ restas nur mallonga spac’
Surflirti; – nun flugul’ rapidas jam.
Burĝonoj kun, sun-lev’ vekiĝis mil,
Fariĝis polv’ floreroj dekfoj-cent;
Somera roz-portanta ĉef-monat’
Ĝamŝidon, Kajkobadon prenas for.
Tendiston sekvu, kaj de Kajkobad’
Forgesu sorton, kaj de Kajĥosru’;
Forlasu forto-spertojn de Rustum‘,
Kun bona Hatim -taja gastamec’.
Min akompanu al malvast-herbej’,
Dezerton kie franĝas semitaj’;
Egalas tie sklavo kun sultan’,
Bedaŭri povas reĝon ni sur tron’.
Revante sub verd-branĉ’, kun versaĵar’,
Kun kruĉ’ da vin’, kun pana bulk’, kun Ci
Kantanta ĉe mi en dezerta land’, –
Sufiĉa tie estus paradiz’.
Sopiras unuj glorojn de ĉi-mond’,
Di-paradizon unuj ŝatas plu;
Ha, kason kaptu, seii signif’ restaj’;
Atentu ne al malproksim-tambur’.
Rigardu rozon ĉie ĉirkaŭ ni:
“Naskite, mi tuj ŝiras de monuj’
Ligilon silkan,” diras ŝi kun rid’,
“Kaj bei-trezorojn ŝutas al garden’.”
Pri mond-espero penas vana hom’,
Fariĝas cindroj – aŭ prosperas – ĝi,
Kiele sur dezert-vizaĝo neĝ’
Momente brilas kaj elpelas sin.
Flav-grenon gardas unuj en grenej’,
Al vent’ ĝin jetas unuj sen pri-ĝen’:
Mortaj, nek tiu iĝos nek ali’
Or’, kiun volus reelfosi hom’.
Pripensu kiel, monda ĉe hotel’,
En kiu pordoj estas tag’ kaj nokt’,
Sultan’, loĝinte horojn unu-du,
Tuj cambron cedas al plinova reĝ’.
Hodiaŭ glorajn kortojn de ĝamŝid’
Lacert’ travagas kaj sen-gaj-leon’;
Azen’ monteja batas per pied’
Nun super kap’ de ĉiupov-Bahram’.
Mi foje revas ke, plej ruĝe roz’
El ter’ ŝprucita de heroa sang’
Elkreskas kaj ke, falis de buklar’
Delogo-plena, ĉiu hiacint’.
Sur herbo, kies freŝe dolĉa verd’
Riveran lipon bordas tie ĉi,
Apogu vin malpeze! ĝi el lip’
Kredeble saltas de rav-ĉarmintin’.
For, for, estint-bedaŭr’, estont-terur’,
Plenigu vazon gajan de estant’;
Morgaŭo?—Morgaŭ eble estos mi
Kun hieraŭaj jaroj sepfoj-mil!
Plej bonaj iuj, kiujn temp’ kaj so rt’
Elpremis ja el sia vinberar’,
Gustumis vazon vicon an taŭ ol
Ni, kaj silente paŝis al ripoz’.
Kaj ni, en ĉambr’ lasita kiuj nin
Ĝojadas, dum gajigas ĝin somer’,
Kanapon teran tu j subiros mem,
Devonte iĝi kanap’—kiu pro?
Elspezotaĵon do taŭgigu plej
Profite ni, ĉar baldaŭ ni sub ter’
En polvon iros kuŝi, polv’ sub polv’,-
Sen vin,’ kantanto, kanto, kaj sen fin’.
Ĉu oni sin pretigas por ĉi’tag’,
Ĉu oni al morgaŭo donas sin,-
De turo de mallumo, venas kri’:
“Nek tie rekompenc’, nek tie ĉi!”
Sanktulojn kaj profetojn, kiuj du
Estecojn pridiskutis kun saĝeg’,
Nun ekster-porden ŝovis so rt’ sen ĝen’,
ŝtopinta buŝojn polve, kun malŝat’.
Saĝulojn lasu, venu kun hajjam ‘;
Certega estas tio-kuras viv’;
Certega tio, resta j’ nur mensog’,
Florinte unu fojon velkas flor’.
Aŭskultis juna eĉ mi kun avid’
De pastro argumenton kaj saĝul’
Pri tio kaj koncerne tion;-sed
Elvenis ĉiam mi el enirej’.
Kun ili, longan tempon, de saĝec’
Flegadis semon mi, per propra man’;
Rikolto sola estas: Monden mi
Simile akvo venas, iras-vent’.
En eston akve kaj nevole-vole,
Sen kial aŭ de kie eĉ kompreni,
Mi fluas; kaj el est’ elbovas vente,
Sen kien koni, kaj nevole-vole.
De tie ĉi re ien,-sen av ert’?-
De tie ĉi re ien,-sen av ert’?-
Ankoraŭ plen-pokalon! Dronu ni
Memoron de abomenind-senhont’.
De tera centro mi, tra sepa pord’,
Vojaĝis supren al Saturna tron ‘;
Enigmojn solvis multajn preter voj’,
Sed resits ĉiam homaj mort’ kaj sort’.
Senĉese restis senŝlosila pord’,
Netravidebla restis vualaj’;
Pri Mi kaj Ci nun jen moment-babil’,-
Nek Ci nek Mi aŭdiĝis tiam plu.
Demandis tial mi al volv-ĉiel’:
“Infanojn faletantajn sub nokteg’
Por gvidi, kian lampon donas sort’?”
Ĉielo nur respondis: “Blind-kompren’.”
Mi lipon metis re al tera kruĉ’,
Por lerni pri mistera vivo-put’.
“Plen-trinku nun!” al lip’ murmuris lip’,
“Mortinte, vi neniam venos re.”.