Rubajjat de Omar Hajjam-Kúza Náma. Esperantigis G.L. Browne.
In: The British Esperantist, July, 1907.
Ree aŭskultu, mi petas. – Iun Vesperon ĉe l’fino
De Ramadano kaj antaŭ ol venis la luno plibona,
En la butik’ de l’potisto mi staris sen homa kunulo,
En la popol’ el argilo, laŭ vicoj apude metita.
Stranga afero ĝi ŝajnos! – ke, inter la aro teraĵa,
Kelkaj ja povis paroli sed multaj aliaj neniel,
Kaj el unuaj jam unu malpaciencinte ekkriis,
“Kiu Potisto?” mi volas demandi, “ kaj kia la “Poto?”
Tiam aldiris alia: “Ho! certe ne tute sencele
Estis la mia substanco el tero komuna prenita,
Por ke la lerta de mi modelinto, la formon doninte,
Nur min denove frakasu kaj ree kun tero kunmiksu.”
Diris alia: “Ho! eĉ ne petola knabeto dezirus
Rompi kalikon, el kiu li trinkis en horo feliĉa.
Ĉudo ĝi estas kredinda, ke vazon de Li formaditan.
El fantazio kaj amo Li poste freneze detruus ?”
Tiun neniu respondis sed, post silentado, ekdiris
Iu vazeto farita laŭ iom malbela modelo: –
“Oni min mokas, ĉar kurba kaj dekliniĝinta mi estas.
Ĉu do la man’ de l’Potisto la min preparinta skuiĝis ?”
Diris alia, “Pri malbonhumora gastestro mi aŭdis,
Kies vizaĝon la fulgo infera terure nigrigis; –
Jes eĉ pri iu severa elprovo kuraĝas paroli
Kelkaj personoj” – “Sensence ;- Li estas bonulo—ne timu.”.
Tiam proponis alia kun longe spirata sopiro : –
“Mia argila substanco pro long forgeso sekiĝis,
Tamen per bonekonata likvoro min nove plenigu
Eble, mi kredas, revenos en min la forteco: antaŭa.”
Tiel dum vazoj kaj potoj la unu alian parolis,
Unu ekvidis luneton jam longe de ĉiu serĉatan;
Kaj ekpuŝetis la unu alian, kriante “Frateto,
Paŝon aŭskultu de l’vinoportisto ĝis kelo iranta.”